-
-
Esperanto
-
-
31
|Juan 19:31|
La Judoj, cxar estis la Preparado, por ke la korpoj ne restadu sur la krucoj dum la sabato (cxar la tago de tiu sabato estis granda tago), petis Pilaton, ke oni rompu iliajn krurojn, kaj forportu ilin.
-
32
|Juan 19:32|
Tiam la soldatoj venis, kaj rompis la krurojn de la unua kaj de la alia krucumita kun li;
-
33
|Juan 19:33|
sed kiam ili venis al Jesuo, kaj vidis, ke li jam mortis, ili ne rompis liajn krurojn;
-
34
|Juan 19:34|
tamen unu el la soldatoj per lanco pikis lian flankon, kaj tuj elvenis sango kaj akvo.
-
35
|Juan 19:35|
Kaj la vidinto atestis, kaj vera estas lia atesto; kaj li scias, ke li diras la veron, ke vi ankaux kredu.
-
36
|Juan 19:36|
CXar tio okazis, por ke plenumigxu la Skribo:Osto en li ne estos rompita.
-
37
|Juan 19:37|
Kaj ankoraux alia Skribo diras:Ili rigardos tiun, kiun ili trapikis.
-
38
|Juan 19:38|
Post tio, Jozef el Arimateo, kiu estis discxiplo de Jesuo, sed sekrete pro timo antaux la Judoj, petis Pilaton, ke li povu forpreni la korpon de Jesuo; kaj Pilato permesis. Li do venis kaj forprenis lian korpon.
-
39
|Juan 19:39|
Venis ankaux Nikodemo (tiu, kiu unue venis al Jesuo nokte), portanta miksajxon de mirho kaj aloo, cxirkaux cent funtoj.
-
40
|Juan 19:40|
Ili do prenis la korpon de Jesuo, kaj cxirkauxvindis gxin per tolajxoj kun aromajxoj, laux la kutimo de la Judoj por entombigo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 39-40