-
-
Esperanto
-
-
21
|Juan 19:21|
Tiam la cxefpastroj de la Judoj diris al Pilato:Ne skribu:La Regxo de la Judoj; sed, ke li diris:Mi estas Regxo de la Judoj.
-
22
|Juan 19:22|
Respondis Pilato:Kion mi skribis, tion mi skribis.
-
23
|Juan 19:23|
Kaj la soldatoj, kiam ili krucumis Jesuon, prenis liajn vestojn, kaj dividis ilin en kvar partojn, po unu parto por cxiu soldato; kaj la tunikon; sed la tuniko estis senkudra, desupre teksita tra la tuto.
-
24
|Juan 19:24|
Ili do diris unu al alia:Ni ne dissxiru gxin, sed lotu pri gxi, kies gxi estos; por ke plenumigxu la Skribo, kiu diras: Ili dividis miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotis. Tion la soldatoj faris.
-
25
|Juan 19:25|
Sed apud la kruco de Jesuo staris lia patrino, kaj la fratino de lia patrino, Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdalena.
-
26
|Juan 19:26|
Jesuo, rigardante sian patrinon, kaj la apudstarantan discxiplon, kiun li amis, diris al sia patrino:Virino, jen via filo!
-
27
|Juan 19:27|
Tiam li diris al la discxiplo:Jen via patrino! Kaj de post tiu horo la discxiplo akceptis sxin en sian domon.
-
28
|Juan 19:28|
Jesuo, sciante, ke cxio jam finigxis, por ke plenumigxu la Skribo, diris:Mi soifas.
-
29
|Juan 19:29|
Kusxis tie vazo plena de vinagro; oni do metis spongon, plenigitan per la vinagro, sur hisopon, kaj levis gxin al lia busxo.
-
30
|Juan 19:30|
Kiam do Jesuo ricevis la vinagron, li diris:Estas finite; kaj, klininte sian kapon, li ellasis for la spiriton.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19