-
-
Esperanto
-
-
28
|Juan 6:28|
Ili do diris al li:Kiel ni agu, por ke ni faru la farojn de Dio?
-
29
|Juan 6:29|
Jesuo respondis kaj diris al ili:Jen la faro de Dio:kredi al tiu, kiun Li sendis.
-
30
|Juan 6:30|
Ili do diris al li:Kian signon vi montras, por ke ni vidu kaj kredu al vi? kion vi faras?
-
31
|Juan 6:31|
Niaj patroj mangxis la manaon en la dezerto, kiel estas skribite:Li donis al ili cxielan panon por mangxi.
-
32
|Juan 6:32|
Jesuo do diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Ne Moseo donis al vi tiun cxielan panon; sed mia Patro donas al vi la veran cxielan panon.
-
33
|Juan 6:33|
CXar la pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la cxielo kaj donas vivon al la mondo.
-
34
|Juan 6:34|
Ili do diris al li:Sinjoro, cxiam donu al ni tiun panon.
-
35
|Juan 6:35|
Jesuo diris al ili:Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos.
-
36
|Juan 6:36|
Sed mi diris al vi, ke vi min vidis, kaj tamen vi ne kredas.
-
37
|Juan 6:37|
CXio, kion la Patro donas al mi, venos al mi; kaj tiun, kiu venas al mi, mi ja ne eljxetos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 12-14