-
-
Esperanto
-
-
17
|Juan 21:17|
Li diris al li la trian fojon:Simon, filo de Jona, cxu vi min amas? Petro cxagrenigxis, ke li diris al li la trian fojon:CXu vi min amas? kaj respondis al li:Sinjoro, vi scias cxion; vi scias, ke mi vin amas. Jesuo diris al li:Pasxtu miajn sxafojn.
-
18
|Juan 21:18|
Vere, vere, mi diras al vi:Kiam vi estis juna, vi zonis vin, kaj iris, kien vi volis; sed kiam vi maljunigxos, vi etendos viajn manojn, kaj alia vin zonos, kaj portos vin, kien vi ne volos.
-
19
|Juan 21:19|
Tion li diris, montrante per aludo, per kia morto li gloros Dion. Kaj dirinte tion, li diris al li:Sekvu min.
-
20
|Juan 21:20|
Petro, sin turninte, vidis malantauxe la discxiplon, kiun Jesuo amis (kiu ankaux klinis sin al lia brusto dum la vespermangxo, kun la diro:Sinjoro, kiu estas la perfidanta vin?).
-
21
|Juan 21:21|
Petro do, vidinte lin, diris al Jesuo:Sinjoro, kaj kion pri cxi tiu?
-
22
|Juan 21:22|
Jesuo diris al li:Se mi volas, ke li restu, gxis mi venos, kio estas al vi? vi sekvu min.
-
23
|Juan 21:23|
Tial inter la fratoj disiris la famo, ke tiu discxiplo ne mortos; tamen Jesuo ne diris al li, ke li ne mortos, sed:Se mi volas, ke li restu, gxis mi venos, kio estas al vi?
-
24
|Juan 21:24|
Tiu estas la discxiplo, kiu atestas pri tio kaj skribis tion:kaj ni scias, ke lia atesto estas vera.
-
25
|Juan 21:25|
Estas ankaux multaj aliaj faroj, kiujn Jesuo faris; kaj mi supozas, ke se cxiu el ili estus skribita detale, la tuta mondo ne havus lokon por la skribotaj libroj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 6-8