-
-
Esperanto
-
-
40
|Juan 19:40|
Ili do prenis la korpon de Jesuo, kaj cxirkauxvindis gxin per tolajxoj kun aromajxoj, laux la kutimo de la Judoj por entombigo.
-
41
|Juan 19:41|
Kaj estis gxardeno en la loko, kie li estis krucumita, kaj en la gxardeno nova tombo, en kiun ankoraux neniu estis metita.
-
42
|Juan 19:42|
Tien do, pro la Preparado de la Judoj (cxar la tombo estis proksima) ili enmetis Jesuon.
-
1
|Juan 20:1|
La unuan tagon de la semajno Maria Magdalena venis frue, dum estis ankoraux mallume, al la tombo, kaj vidis la sxtonon prenita for de la tombo.
-
2
|Juan 20:2|
SXi do kuris kaj venis al Simon Petro kaj al tiu alia discxiplo, kiun Jesuo amis, kaj sxi diris al ili:Oni forprenis el la tombo la Sinjoron, kaj ni ne scias, kien oni lin metis.
-
3
|Juan 20:3|
Eliris do Petro kaj la alia discxiplo, kaj iris al la tombo.
-
4
|Juan 20:4|
Kaj ambaux ekkuris kune; kaj la alia discxiplo kuris antauxen pli rapide ol Petro, kaj unua alvenis al la tombo;
-
5
|Juan 20:5|
kaj klinigxinte, li enrigardis, kaj vidis la tolajxojn kusxantajn; tamen li ne eniris.
-
6
|Juan 20:6|
Kaj poste venis Simon Petro, sekvante lin, kaj eniris en la tombon; kaj li vidis la tolajxojn kusxantajn,
-
7
|Juan 20:7|
kaj la visxtukon, kiu estis sur lia kapo, ne kusxantan kun la tolajxoj, sed kunvolvitan en aparta loko.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Job 22-24