-
-
Esperanto
-
-
8
|Juan 20:8|
Tiam eniris do la alia discxiplo, kiu unua alvenis al la tombo, kaj li vidis kaj kredis.
-
9
|Juan 20:9|
CXar ili ankoraux ne komprenis la Skribon, ke li devas relevigxi el la mortintoj.
-
10
|Juan 20:10|
Kaj la discxiploj iris returne hejmen.
-
11
|Juan 20:11|
Sed Maria staris ekstere apud la tombo, plorante; kaj dum sxi ploris, sxi klinigxis, kaj enrigardis en la tombon;
-
12
|Juan 20:12|
kaj sxi vidis du angxelojn en blankaj vestoj, sidantajn, unu cxe la kaploko kaj unu cxe la piedloko, kie la korpo de Jesuo antauxe kusxis.
-
13
|Juan 20:13|
Kaj ili diris al sxi:Virino, kial vi ploras? SXi respondis:CXar oni forprenis mian Sinjoron, kaj mi ne scias, kien oni lin metis.
-
14
|Juan 20:14|
Dirinte tion, sxi sin turnis malantauxen, kaj vidis Jesuon staranta, kaj ne sciis, ke gxi estas Jesuo.
-
15
|Juan 20:15|
Jesuo diris al sxi:Virino, kial vi ploras? kiun vi sercxas? SXi, supozante, ke li estas la gxardenisto, diris al li:Sinjoro, se vi forportis lin, sciigu min, kien vi metis lin, kaj mi lin forprenos.
-
16
|Juan 20:16|
Jesuo diris al sxi:Maria. SXi sin turnis, kaj diris al li Hebrelingve:Raboni; tio estas Majstro.
-
17
|Juan 20:17|
Jesuo diris al sxi:Ne tusxu min; cxar mi ankoraux ne supreniris al la Patro; sed iru al miaj fratoj, kaj diru al ili:Mi supreniras al mia Patro kaj via Patro, kaj al mia Dio kaj via Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 15-17