-
-
Esperanto
-
-
7
|Juan 21:7|
Tiu discxiplo, kiun Jesuo amis, diris al Petro:GXi estas la Sinjoro. Kiam do Simon Petro auxdis, ke gxi estas la Sinjoro, li alzonis al si sian kitelon (cxar li estis nuda) kaj jxetis sin en la maron.
-
8
|Juan 21:8|
Sed la aliaj discxiploj venis en la sxipeto (cxar ili estis ne malproksime de la tero, sed nur cxirkaux ducent ulnoj), trenante la reton plenan de fisxoj.
-
9
|Juan 21:9|
Kaj kiam ili eliris sur la teron, ili vidis fajron karban arangxitan tie, kaj fisxon kusxantan sur gxi, kaj panon.
-
10
|Juan 21:10|
Jesuo diris al ili:Alportu el la fisxoj, kiujn vi jxus kaptis.
-
11
|Juan 21:11|
Simon Petro iris sur la sxipon, kaj tiris la reton al la tero, plenan de grandaj fisxoj, cent kvindek tri; kaj kvankam estis tiel multaj, tamen la reto ne dissxirigxis.
-
12
|Juan 21:12|
Jesuo diris al ili:Venu, matenmangxu. Kaj neniu el la discxiploj kuragxis lin demandi:Kiu vi estas? sciante, ke gxi estas la Sinjoro.
-
13
|Juan 21:13|
Jesuo venis kaj prenis la panon kaj donis al ili, kaj tiel same la fisxon.
-
14
|Juan 21:14|
Tiu estas jam la tria fojo, kiam aperis Jesuo al siaj discxiploj, post sia relevigxo el la mortintoj.
-
15
|Juan 21:15|
Post la matenmangxo Jesuo diris al Simon Petro:Simon, filo de Jona, cxu vi amas min pli, ol tiuj? Li diris al li:Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li:Pasxtu miajn sxafidojn.
-
16
|Juan 21:16|
Li diris al li ankoraux la duan fojon:Simon, filo de Jona, cxu vi min amas? Li diris al li:Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li:Zorgu pri miaj sxafoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 6-8