-
-
Esperanto
-
-
40
|Juan 18:40|
Kaj ili kriis denove, dirante:Ne cxi tiun, sed Barabason. Barabas estis rabisto.
-
1
|Juan 19:1|
Tiam do Pilato prenis Jesuon kaj lin skurgxigis.
-
2
|Juan 19:2|
Kaj la soldatoj plektis kronon el dornoj kaj metis gxin sur lian kapon, kaj vestis lin per purpura mantelo;
-
3
|Juan 19:3|
kaj venis al li, kaj diris:Saluton, Regxo de la Judoj! kaj ili frapis lin per la manplatoj.
-
4
|Juan 19:4|
Pilato do denove eliris, kaj diris al ili:Jen mi elkondukas lin al vi, por ke vi sciu, ke mi trovas en li nenian kulpon.
-
5
|Juan 19:5|
Jesuo do eliris, portante la dornan kronon kaj la purpuran mantelon. Pilato diris al ili:Jen la homo!
-
6
|Juan 19:6|
Kiam do la cxefpastroj kaj oficistoj lin vidis, ili kriis:Krucumu, krucumu lin. Pilato diris al ili:Mem prenu lin kaj krucumu lin, cxar mi trovas en li nenian kulpon.
-
7
|Juan 19:7|
La Judoj respondis al li:Ni havas legxon, kaj laux tiu legxo li devas morti tial, ke li pretendis esti Filo de Dio.
-
8
|Juan 19:8|
Kiam do Pilato auxdis tiun diron, li des pli timis;
-
9
|Juan 19:9|
kaj reenirinte en la palacon, li diris al Jesuo:De kie vi estas? Sed Jesuo nenion respondis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 22-23