-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Levítico 14:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
2
|Levítico 14:2|
Jen estas la legxo pri la leprulo, en la tago, kiam oni devos purigi lin:oni venigu lin al la pastro;
-
3
|Levítico 14:3|
kaj la pastro eliros ekster la tendaron, kaj la pastro rigardos, kaj se li vidos, ke la infektajxo de la lepro sanigxis cxe la leprulo,
-
4
|Levítico 14:4|
tiam la pastro ordonos preni por la purigoto du birdojn vivajn, purajn, kaj cedran lignon kaj rugxan sxnureton kaj hisopon.
-
5
|Levítico 14:5|
Kaj la pastro ordonos bucxi unu birdon super argila vazo, super fluakvo.
-
6
|Levítico 14:6|
Kaj la vivan birdon li prenos kaj ankaux la cedran lignon kaj la rugxan sxnureton kaj la hisopon, kaj li trempos ilin kune kun la viva birdo en la sango de la birdo bucxita super la fluakvo.
-
7
|Levítico 14:7|
Kaj li aspergos la purigaton je la lepro sep fojojn, kaj li deklaros lin pura, kaj li lasos la vivan birdon forflugi sur la kampon.
-
8
|Levítico 14:8|
Kaj la purigato lavos siajn vestojn kaj forrazos cxiujn siajn harojn kaj banos sin en akvo, kaj li estos pura; kaj poste li iros en la tendaron kaj restos ekster sia tendo dum sep tagoj.
-
9
|Levítico 14:9|
En la sepa tago li forrazos cxiujn siajn harojn, sian kapon kaj sian barbon kaj la brovojn de siaj okuloj, cxiujn siajn harojn li forrazos, kaj li lavos siajn vestojn kaj banos sian korpon en akvo, kaj li farigxos pura.
-
10
|Levítico 14:10|
Kaj en la oka tago li prenos du sxafidojn sendifektajn kaj unu sxafidinon sendifektan, jaragxan, kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj unu log´?¢on da oleo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13