-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Levítico 14:21|
Se li estas malricxa kaj ne havas suficxe da bonstato, tiam li prenu unu sxafidon, kiel pekoferon-skuatajxon, por pekliberigxi, kaj unu dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj log´?¢on da oleo;
-
22
|Levítico 14:22|
kaj du turtojn aux du kolombidojn, kiel lia stato permesos, kaj unu el ili estos pekofero kaj la dua estos brulofero.
-
23
|Levítico 14:23|
Kaj li alportos ilin en la oka tago de sia purigado al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, antaux la Eternulon.
-
24
|Levítico 14:24|
Kaj la pastro prenos la sxafidon de la kulpofero kaj la log´?¢on da oleo, kaj la pastro skuos ilin kiel skuoferon antaux la Eternulo.
-
25
|Levítico 14:25|
Kaj li bucxos la sxafidon de la kulpofero, kaj la pastro prenos iom el la sango de la kulpofero kaj metos gxin sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo.
-
26
|Levítico 14:26|
Kaj el la oleo la pastro versxos sur sian maldekstran manplaton.
-
27
|Levítico 14:27|
Kaj la pastro aspergos per sia dekstra fingro, per la oleo, kiu estos sur lia maldekstra manplato, sep fojojn antaux la Eternulo.
-
28
|Levítico 14:28|
Kaj la pastro metos iom el la oleo, kiu estos sur lia manplato, sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo, sur la lokon de la sango de la kulpofero.
-
29
|Levítico 14:29|
Kaj la restajxon de la oleo, kiu estos sur la manplato de la pastro, li metos sur la kapon de la purigato, por pekliberigi lin antaux la Eternulo.
-
30
|Levítico 14:30|
Kaj li faros el unu el la turtoj aux el la kolombidoj, laux la grado de lia bonstato,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13