-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Levítico 14:31|
kiom permesos lia bonstato-el unu li faros pekoferon kaj el la dua li faros bruloferon kune kun la farunofero; kaj la pastro pekliberigos la purigaton antaux la Eternulo.
-
32
|Levítico 14:32|
Tio estas la legxo pri persono, kiu havas infektajxon de lepro kaj kiu ne estas suficxe bonstata dum sia purigxado.
-
33
|Levítico 14:33|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
-
34
|Levítico 14:34|
Kiam vi venos en la landon Kanaanan, kiun Mi donas al vi kiel posedajxon, kaj Mi jxetus infektajxon de lepro sur iun domon en la lando, kiun vi posedos,
-
35
|Levítico 14:35|
tiam tiu, al kiu apartenas la domo, devas veni, kaj diri al la pastro jene:Sur mia domo aperis io simila al infektajxo.
-
36
|Levítico 14:36|
Tiam la pastro ordonos, ke oni malplenigu la domon, antaux ol venos la pastro, por rigardi la infektajxon, por ke ne malpurigxu cxio, kio estas en la domo; kaj post tio eniros la pastro, por cxirkauxrigardi la domon.
-
37
|Levítico 14:37|
Kaj li rigardos la infektajxon, kaj se li vidos, ke estas infektajxo sur la muroj de la domo, kavetoj verdetaj aux rugxetaj, kaj ili aspektas pli profundaj ol la suprajxo de la muro,
-
38
|Levítico 14:38|
tiam la pastro eliros el la domo antaux la pordon de la domo, kaj li sxlosos la domon por sep tagoj.
-
39
|Levítico 14:39|
Kaj revenos la pastro en la sepa tago kaj rigardos; kaj se li vidos, ke la infektajxo disvastigxis sur la muroj de la domo,
-
40
|Levítico 14:40|
tiam la pastro ordonos, ke oni elrompu la sxtonojn, sur kiuj estas la infektajxo, kaj oni jxetu ilin ekster la urbon, sur lokon malpuran.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13