-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Levítico 15:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
-
2
|Levítico 15:2|
Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:CXiu, kiu havos elfluon el sia korpo, estos malpura pro sia elfluo.
-
3
|Levítico 15:3|
Kaj tia estos lia malpureco pro lia elfluo:kiam fluas el lia korpo lia elfluo aux kiam sxtopigxis lia korpo per lia elfluo, gxi estas lia malpureco.
-
4
|Levítico 15:4|
CXiu lito, sur kiu kusxos tiu, kiu havas elfluon, estos malpura; kaj cxiu objekto, sur kiu li sidos, estos malpura.
-
5
|Levítico 15:5|
Kaj se iu ektusxos lian liton, li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.
-
6
|Levítico 15:6|
Kaj se iu sidigxos sur ia objekto, sur kiu sidis la elfluulo, li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.
-
7
|Levítico 15:7|
Kaj kiu ektusxos la korpon de la elfluulo, tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.
-
8
|Levítico 15:8|
Se la elfluulo kracxos sur purulon, tiam cxi tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.
-
9
|Levítico 15:9|
Kaj cxiu veturilo, sur kiu veturis la elfluulo, estos malpura.
-
10
|Levítico 15:10|
Kaj cxiu, kiu ektusxos ion, kio estis sub tiu, estos malpura gxis la vespero; kaj kiu portos tion, tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3