-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Levítico 15:11|
Kaj cxiu, kiun ektusxos la elfluulo, ne lavinte siajn manojn per akvo, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.
-
12
|Levítico 15:12|
Kaj argilan vazon, kiun ektusxos la elfluulo, oni rompu; kaj cxiun lignan vazon oni lavu per akvo.
-
13
|Levítico 15:13|
Kaj kiam la elfluulo purigxos de sia elfluo, tiam li kalkulu al si sep tagojn de post la tago de sia purigxo, kaj li lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en fluakvo, kaj li estos pura.
-
14
|Levítico 15:14|
Kaj en la oka tago li prenu al si du turtojn aux du kolombidojn, kaj li venu antaux la Eternulon al la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj donu ilin al la pastro.
-
15
|Levítico 15:15|
Kaj la pastro oferfaros ilin, unu kiel pekoferon kaj la duan kiel bruloferon; kaj la pastro pekliberigos lin antaux la Eternulo koncerne lian elfluon.
-
16
|Levítico 15:16|
Se cxe iu okazos elfluo de la semo, tiam li banu en akvo sian tutan korpon, kaj li estos malpura gxis la vespero.
-
17
|Levítico 15:17|
Kaj cxiun veston kaj cxiun felon, sur kiun elversxigxis semo, oni lavu per akvo, kaj gxi estos malpura gxis la vespero.
-
18
|Levítico 15:18|
Kaj kiam kun virino kusxis viro kun elversxo de semo, tiam ili banu sin en akvo, kaj ili estos malpuraj gxis la vespero.
-
19
|Levítico 15:19|
Kaj kiam virino havos elfluon, sango fluos el sxia korpo, tiam sxi dum sep tagoj restu en sia malpureco; kaj cxiu, kiu sxin ektusxos, estos malpura gxis la vespero.
-
20
|Levítico 15:20|
Kaj cxio, sur kio sxi kusxos dum sia malpureco, estos malpura; kaj cxio, sur kio sxi sidos, estos malpura.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3