-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Levítico 15:21|
Kaj cxiu, kiu ektusxos sxian liton, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.
-
22
|Levítico 15:22|
Kaj cxiu, kiu ektusxos ian objekton, sur kiu sxi sidis, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.
-
23
|Levítico 15:23|
Kaj se io estos sur la lito, aux sur objekto, sur kiu sxi sidis, kaj iu tion ektusxos, tiam li estos malpura gxis la vespero.
-
24
|Levítico 15:24|
Kaj se viro kusxos kun sxi kaj sxia malpureco estos sur li, tiam li estos malpura dum sep tagoj; kaj cxiu kusxejo, sur kiu li kusxos, estos malpura.
-
25
|Levítico 15:25|
Se cxe virino fluos sxia sango dum multaj tagoj ne en la tempo de sxia monatajxo, aux se sxi havos elfluon krom sia monatajxo, tiam dum la tuta tempo de elfluado de sxia malpurajxo, simile kiel dum la tempo de sxia monatajxo, sxi estos malpura.
-
26
|Levítico 15:26|
CXiu kusxejo, sur kiu sxi kusxos dum la tuta tempo de sia elfluado, estos kiel la kusxejo dum sxia monatajxo; kaj cxiu objekto, sur kiu sxi sidos, estos malpura, simile al la malpureco dum sxia monatajxo.
-
27
|Levítico 15:27|
Kaj cxiu, kiu ektusxos ilin, estos malpura; li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero.
-
28
|Levítico 15:28|
Kaj kiam sxi purigxos de sia elfluo, tiam sxi kalkulu al si sep tagojn, kaj poste sxi estos pura.
-
29
|Levítico 15:29|
Kaj en la oka tago sxi prenu al si du turtojn aux du kolombidojn, kaj sxi alportu ilin al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno.
-
30
|Levítico 15:30|
Kaj la pastro oferfaros unu kiel pekoferon kaj la duan kiel bruloferon; kaj la pastro pekliberigos sxin antaux la Eternulo koncerne la elfluon de sxia malpureco.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3