-
-
Esperanto
-
-
11
|Marcos 11:11|
Kaj li eniris en Jerusalemon, en la templon; kaj kiam li cxirkauxrigardis cxion, kaj la horo jam vesperigxis, li foriris al Betania kun la dek du.
-
12
|Marcos 11:12|
Kaj la morgauxan tagon, post ilia eliro el Betania, li malsatis.
-
13
|Marcos 11:13|
Kaj vidinte el malproksime figarbon havantan foliojn, li aliris, por trovi, se eble, ion sur gxi; kaj veninte al gxi, li trovis nenion krom folioj, cxar la tempo de figoj ankoraux ne venis.
-
14
|Marcos 11:14|
Kaj responde li diris al gxi:Neniu por cxiam mangxu frukton el vi. Kaj auxdis la discxiploj.
-
15
|Marcos 11:15|
Kaj ili venis en Jerusalemon; kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn kaj la acxetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monsxangxistoj kaj la segxojn de la vendantoj de kolomboj;
-
16
|Marcos 11:16|
kaj ne permesis, ke oni portu ian vazon tra la templo.
-
17
|Marcos 11:17|
Kaj li instruis, kaj diris al ili:CXu ne estas skribite:Mia domo estos nomata domo de pregxo por cxiuj popoloj? Sed vi faris gxin kaverno de rabistoj.
-
18
|Marcos 11:18|
Kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj auxdis tion, kaj sercxis, kiamaniere pereigi lin; cxar ili timis lin, cxar la tuta homamaso miregis pro lia instruado.
-
19
|Marcos 11:19|
Kaj kiam vesperigxis, li eliris el la urbo.
-
20
|Marcos 11:20|
Kaj matene, preterpasante, ili vidis la figarbon forvelkinta de la radikoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5