-
-
Esperanto
-
-
1
|Marcos 2:1|
Kaj kiam li revenis en Kapernaumon post kelke da tagoj, oni sciigxis, ke li estas en domo.
-
2
|Marcos 2:2|
Kaj multaj kunvenis, tiel ke jam ne estis loko ecx apud la pordo; kaj li parolis al ili la vorton.
-
3
|Marcos 2:3|
Kaj oni venis, alportante al li paralizulon, portatan de kvar homoj.
-
4
|Marcos 2:4|
Kaj ne povante alproksimigxi al li pro la homamaso, ili malkovris la tegmenton, kie li estis; kaj trafosinte gxin, ili mallevis la liton, sur kiu kusxis la paralizulo.
-
5
|Marcos 2:5|
Kaj Jesuo, vidante ilian fidon, diris al la paralizulo:Filo, viaj pekoj estas pardonitaj.
-
6
|Marcos 2:6|
Sed estis iuj el la skribistoj tie, sidantaj kaj diskutantaj en siaj koroj:
-
7
|Marcos 2:7|
Kial tiu tiel parolas? li blasfemas:kiu povas pardoni pekojn, krom Dio sola?
-
8
|Marcos 2:8|
Kaj Jesuo, tuj eksciante en sia spirito, ke tiel ili diskutas en si, diris al ili:Kial vi tion diskutas en viaj koroj?
-
9
|Marcos 2:9|
Kio estas pli facila:diri al la paralizulo:Viaj pekoj estas pardonitaj; aux diri:Levigxu, prenu vian liton, kaj piediru?
-
10
|Marcos 2:10|
Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-li diris al la paralizulo:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8