-
-
Esperanto
-
-
1
|Marcos 12:1|
Kaj li komencis paroli al ili per paraboloj. Vinbergxardenon plantis unu viro, kaj cxirkauxmetis plektobarilon, kaj fosis vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis gxin al kultivistoj, kaj forvojagxis.
-
2
|Marcos 12:2|
Kaj li sendis sklavon en la gxusta tempo al la kultivistoj, por ricevi de la kultivistoj el la fruktoj de la vinberejo.
-
3
|Marcos 12:3|
Kaj ili kaptis lin kaj skurgxis lin, kaj forsendis lin senhava.
-
4
|Marcos 12:4|
Kaj poste li sendis al ili duan sklavon; kaj ili lin kapvundis kaj malhonoris.
-
5
|Marcos 12:5|
Kaj li sendis alian, kaj ili mortigis lin; kaj multajn aliajn; skurgxante unujn, kaj mortigante aliajn.
-
6
|Marcos 12:6|
Li havis ankoraux unu amatan filon:li sendis lin ankaux la lastan al ili, dirante:Ili respektos mian filon.
-
7
|Marcos 12:7|
Sed tiuj kultivistoj diris inter si:CXi tiu estas la heredonto; venu, ni mortigu lin, kaj la heredajxo estos nia.
-
8
|Marcos 12:8|
Kaj ili kaptis kaj mortigis lin, kaj eljxetis lin ekster la vinberejon.
-
9
|Marcos 12:9|
Kion do faros la sinjoro de la vinberejo? li venos kaj pereigos la kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj.
-
10
|Marcos 12:10|
CXu vi ne legis tiun skribon: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8