-
-
Esperanto
-
-
1
|Marcos 13:1|
Kaj dum li eliris el la templo, unu el liaj discxiploj diris al li:Majstro, jen kiaj sxtonoj kaj kiaj konstruajxoj!
-
2
|Marcos 13:2|
Kaj Jesuo diris al li:CXu vi vidas cxi tiujn grandajn konstruajxojn? ne estos lasita cxi tie sxtono sur sxtono, kiu ne estos dejxetita.
-
3
|Marcos 13:3|
Kaj dum li sidis sur la monto Olivarba rekte kontraux la templo, Petro kaj Jakobo kaj Johano kaj Andreo demandis lin aparte:
-
4
|Marcos 13:4|
Diru al ni, kiam tio estos? kaj kio estas la signo, kiam cxio tio devos plenumigxi?
-
5
|Marcos 13:5|
Kaj Jesuo ekparolis, kaj diris al ili:Gardu vin, ke neniu vin forlogu.
-
6
|Marcos 13:6|
Multaj venos en mia nomo, dirante:Mi estas; kaj ili forlogos multajn.
-
7
|Marcos 13:7|
Kaj kiam vi auxdos pri militoj kaj famoj de militoj, ne maltrankviligxu; tio devas okazi; sed ankoraux ne estas la fino.
-
8
|Marcos 13:8|
CXar levigxos nacio kontraux nacio, kaj regno kontraux regno; estos tertremoj en diversaj lokoj, kaj estos malsatoj; tio estas komenco de suferoj.
-
9
|Marcos 13:9|
Sed gardu vin; cxar oni transdonos vin al sinedrioj, kaj en sinagogoj vi estos skurgxitaj; kaj vi staros antaux provincestroj kaj regxoj pro mi, por atesto al ili.
-
10
|Marcos 13:10|
Kaj la evangelio devas antauxe esti predikita al cxiuj nacioj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8