-
-
Esperanto
-
-
1
|Marcos 6:1|
Kaj li eliris de tie, kaj venis en sian patrujon; kaj liaj discxiploj lin sekvis.
-
2
|Marcos 6:2|
Kaj kiam venis la sabato, li komencis instrui en la sinagogo; kaj multaj, lin auxdante, miris, dirante:De kie tiu viro havas tion? kaj:Kia estas la sagxeco donita al li? kaj kiaj estas tiaj potencajxoj farataj per liaj manoj?
-
3
|Marcos 6:3|
CXu cxi tiu ne estas la cxarpentisto, filo de Maria, kaj frato de Jakobo kaj Joses kaj Judas kaj Simon? kaj cxu liaj fratinoj ne estas cxi tie cxe ni? Kaj ili ofendigxis pro li.
-
4
|Marcos 6:4|
Kaj Jesuo diris al ili:Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj inter siaj parencoj kaj en sia domo.
-
5
|Marcos 6:5|
Kaj li povis tie fari nenian potencajxon, krom tio, ke li metis la manojn sur kelkajn senfortulojn kaj ilin resanigis.
-
6
|Marcos 6:6|
Kaj li miris pro ilia nekredemo. Kaj li rondevizitis la vilagxojn, instruante.
-
7
|Marcos 6:7|
Kaj li alvokis al si la dek du, kaj komencis forsendi ilin duope; kaj li donis al ili auxtoritaton super malpuraj spiritoj;
-
8
|Marcos 6:8|
kaj li ordonis, ke ili portu nenion por la vojo krom nur bastono-nek panon, nek saketon, nek monon en sia zono;
-
9
|Marcos 6:9|
sed ili iru piedvestitaj per sandaloj, kaj ne surmetu du tunikojn.
-
10
|Marcos 6:10|
Kaj li diris al ili:Kie ajn vi eniros en domon, tie logxu, gxis vi foriros el tiu loko.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 29-31