- 
			
				
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Marcos 8:1|
									En tiuj tagoj, kiam denove estis granda homamaso, kaj ili nenion havis mangxi, li alvokis al si siajn discxiplojn, kaj diris al ili:									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Marcos 8:2|
									Mi kortusxigxas pro la homamaso, cxar jam tri tagojn ili restas cxe mi kaj nenion havas mangxi;									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Marcos 8:3|
									kaj se mi forsendos ilin fastantaj al iliaj domoj, ili lacigxos sur la vojo; kaj iuj el ili venis de malproksime.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Marcos 8:4|
									Kaj liaj discxiploj respondis al li:De kie oni povos satigi cxi tiujn homojn per panoj cxi tie en dezerto?									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Marcos 8:5|
									Kaj li demandis ilin:Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris:Sep.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Marcos 8:6|
									Kaj li ordonis al la homamaso sidigxi sur la tero; kaj li prenis la sep panojn, kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la discxiploj por disdoni; kaj ili disdonis al la homamaso.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Marcos 8:7|
									Kaj ili havis kelkajn malgrandajn fisxojn; kaj beninte ilin, li ordonis disdoni ilin ankaux.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Marcos 8:8|
									Kaj ili mangxis kaj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Marcos 8:9|
									Kaj ili estis proksimume kvar mil, kaj li forsendis ilin.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Marcos 8:10|
									Kaj tuj enirinte en la sxipeton kun siaj discxiploj, li iris al la regiono Dalmanuta.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18