-
-
Esperanto
-
-
1
|Marcos 9:1|
Kaj li diris al ili:Vere mi diras al vi:Inter la cxi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaux ol ili vidos la regnon de Dio venintan en potenco.
-
2
|Marcos 9:2|
Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj kondukis ilin solajn sur altan monton aparte; kaj li estis aliformita antaux ili;
-
3
|Marcos 9:3|
kaj liaj vestoj farigxis brilantaj, treege blankaj, kiel fulisto sur la tero ne povas blankigi.
-
4
|Marcos 9:4|
Kaj aperis al ili Elija kun Moseo, kaj ili interparoladis kun Jesuo.
-
5
|Marcos 9:5|
Kaj Petro responde diris al Jesuo:Rabeno, estas bone por ni esti cxi tie; kaj ni faru tri lauxbojn:unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija.
-
6
|Marcos 9:6|
CXar li ne sciis, kion respondi, cxar ili tre timigxis.
-
7
|Marcos 9:7|
Kaj nubo superombris ilin; kaj elvenis vocxo el la nubo:CXi tiu estas Mia Filo, la amata; auxskultu lin.
-
8
|Marcos 9:8|
Kaj subite, cxirkauxrigardinte, ili jam vidis neniun krom Jesuo sola.
-
9
|Marcos 9:9|
Kaj dum ili malsupreniris de la monto, li admonis ilin, ke al neniu ili rakontu tion, kion ili vidis, gxis la Filo de homo relevigxos el la mortintoj.
-
10
|Marcos 9:10|
Kaj ili konservis la diron, demandante inter si, kion signifas la relevigxo el la mortintoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8