-
-
Esperanto
-
-
21
|Marcos 9:21|
Kaj li demandis la patron:De kiom da tempo okazadas cxi tio al li? Kaj li diris:De infaneco.
-
22
|Marcos 9:22|
Kaj ofte gxi jxetis lin en fajron kaj en akvon, por pereigi lin; sed se vi povas fari ion, kompatu al ni kaj helpu nin.
-
23
|Marcos 9:23|
Kaj Jesuo diris al li:Kiel, se vi povas! CXio estas ebla por kredanto.
-
24
|Marcos 9:24|
Tuj ekkriante, la patro de la infano diris:Mi kredas; helpu mian nekredemon.
-
25
|Marcos 9:25|
Kaj kiam Jesuo vidis, ke homamaso alkuras, li severe admonis la malpuran spiriton, dirante al gxi:Vi muta kaj surda spirito, mi ordonas al vi:Eliru el li, kaj ne plu eniru en lin.
-
26
|Marcos 9:26|
Kaj ekkriinte, kaj multe konvulsiiginte lin, gxi eliris; kaj li farigxis kvazaux mortinto, tiel ke la plimulto diris:Li mortis.
-
27
|Marcos 9:27|
Sed Jesuo, preninte lin je la mano, levis lin; kaj li starigxis.
-
28
|Marcos 9:28|
Kaj kiam li eniris en la domon, liaj discxiploj aparte demandis lin:Kial ni ne povis elpeli gxin?
-
29
|Marcos 9:29|
Kaj li diris al ili:CXi tiu speco neniel povas eliri, krom per pregxado.
-
30
|Marcos 9:30|
Kaj foririnte, ili trapasis tra Galileo; kaj li deziris, ke neniu tion eksciu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5