-
-
Esperanto
-
-
1
|Marcos 1:1|
La komenco de la evangelio de Jesuo Kristo, Filo de Dio.
-
2
|Marcos 1:2|
Kiel estas skribite en la profeto Jesaja: Jen Mi sendas Mian angxelon antaux via vizagxo, Kaj li preparos vian vojon;
-
3
|Marcos 1:3|
Vocxo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn;
-
4
|Marcos 1:4|
venis Johano, kiu baptis en la dezerto kaj predikis la bapton de pento por la pardonado de pekoj.
-
5
|Marcos 1:5|
Kaj eliris al li la tuta Juduja distrikto, kaj cxiuj Jerusalemanoj; kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn.
-
6
|Marcos 1:6|
Kaj Johano estis vestita per kamelharajxo kaj leda zono cxirkaux siaj lumboj, kaj li mangxadis akridojn kaj sovagxan mielon.
-
7
|Marcos 1:7|
Kaj li predikis, dirante:Venas post mi tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj sxuoj mi ne estas inda, klinigxinte, malligi.
-
8
|Marcos 1:8|
Mi vin baptis per akvo; sed li vin baptos per la Sankta Spirito.
-
9
|Marcos 1:9|
Kaj en tiuj tagoj Jesuo venis el Nazaret de Galileo, kaj estis baptita de Johano en Jordan.
-
10
|Marcos 1:10|
Kaj tuj kiam li eliris el la akvo, li vidis la cxielon fenditan, kaj la Spiriton kiel kolombo malsuprenirantan sur lin;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8