-
-
Esperanto
-
-
11
|Marcos 1:11|
kaj venis vocxo el la cxielo:Vi estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.
-
12
|Marcos 1:12|
Kaj tuj la Spirito pelis lin for en la dezerton.
-
13
|Marcos 1:13|
Kaj li estis en la dezerto kvardek tagojn, tentata de Satano; kaj li estis kun la sovagxaj bestoj, kaj la angxeloj servadis al li.
-
14
|Marcos 1:14|
Kaj post kiam Johano estis arestita, Jesuo iris en Galileon, predikante la evangelion de Dio,
-
15
|Marcos 1:15|
kaj dirante:La tempo jam plenumigxis, kaj la regno de Dio alproksimigxis; pentu, kaj kredu al la evangelio.
-
16
|Marcos 1:16|
Kaj irante apud la Galilea Maro, li vidis Simonon, kaj Andreon, fraton de Simon, jxetantajn reton en la maron; cxar ili estis fisxkaptistoj.
-
17
|Marcos 1:17|
Kaj Jesuo diris al ili:Venu post mi, kaj mi igos vin farigxi kaptistoj de homoj.
-
18
|Marcos 1:18|
Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.
-
19
|Marcos 1:19|
Kaj irinte iom antauxen, li vidis Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, kiuj ankaux estis en la sxipeto, riparante la retojn.
-
20
|Marcos 1:20|
Kaj tuj li alvokis ilin; kaj ili lasis sian patron Zebedeo en la sxipeto kun la dungitoj, kaj foriris post li.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5