-
-
Esperanto
-
-
21
|Marcos 1:21|
Kaj ili iris en Kapernaumon, kaj tuj en la sabato li eniris en la sinagogon kaj instruis.
-
22
|Marcos 1:22|
Kaj oni miris pro lia instruado; cxar li instruis kiel havanta auxtoritaton, kaj ne kiel la skribistoj.
-
23
|Marcos 1:23|
Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj li ekkriis,
-
24
|Marcos 1:24|
dirante:Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? cxu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas:la Sanktulo de Dio.
-
25
|Marcos 1:25|
Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante:Silentu, kaj eliru el li.
-
26
|Marcos 1:26|
Kaj la malpura spirito konvulsiigis lin, kaj, lauxte kriinte, eliris el li.
-
27
|Marcos 1:27|
Kaj cxiuj miregis tiom, ke ili diskutis inter si, dirante:Kio estas cxi tio? jen nova instruado! kun auxtoritato li ordonas ecx al la malpuraj spiritoj, kaj ili obeas lin.
-
28
|Marcos 1:28|
Kaj tuj la famo pri li disvastigxis cxie en la tutan cxirkauxajxon de Galileo.
-
29
|Marcos 1:29|
Kaj tuj, elirinte el la sinagogo, ili eniris en la domon de Simon kaj Andreo, kun Jakobo kaj Johano.
-
30
|Marcos 1:30|
Sed la bopatrino de Simon kusxis malsana de febro; kaj tuj oni sciigis al li pri sxi;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5