-
-
Esperanto
-
-
1
|Marcos 16:1|
Kaj kiam la sabato jam pasis, Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo, kaj Salome acxetis aromajxojn, por ke ili iru kaj sxmiru lin.
-
2
|Marcos 16:2|
Kaj tre frue en la unua tago de la semajno ili venis al la tombo, kiam la suno jxus levigxis.
-
3
|Marcos 16:3|
Kaj ili diris inter si:Kiu derulos por ni la sxtonon de la enirejo de la tombo?
-
4
|Marcos 16:4|
kaj suprenrigardante, ili vidis, ke la sxtono estas derulita; cxar gxi estis tre granda.
-
5
|Marcos 16:5|
Kaj enirinte en la tombon, ili vidis junulon sidantan cxe la dekstra flanko, vestitan per blanka robo; kaj ili miregis.
-
6
|Marcos 16:6|
Sed li diris al ili:Ne miregu; vi sercxas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan:li levigxis; li ne estas cxi tie; jen la loko, kien oni metis lin!
-
7
|Marcos 16:7|
Sed iru, diru al liaj discxiploj kaj al Petro:Li iras antaux vi en Galileon; tie vi vidos lin, kiel li diris al vi.
-
8
|Marcos 16:8|
Kaj elirinte, ili forkuris de la tombo, cxar tremado kaj konfuzigxo posedis ilin; kaj ili diris nenion al iu, cxar ili timis.
-
9
|Marcos 16:9|
Sed levigxinte frue en la unua tago de la semajno, li aperis unue al Maria Magdalena, el kiu li elpelis sep demonojn.
-
10
|Marcos 16:10|
SXi iris, kaj sciigis gxin al la homoj, kiuj estis kun li, dum ili malgxojis kaj ploris.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 39-40