- 
			
				
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Marcos 14:1|
									Kaj post du tagoj estis la Pasko kaj la festo de macoj; kaj la cxefpastroj kaj skribistoj sercxis, kiamaniere ili povu per ruzo lin kapti kaj mortigi;									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Marcos 14:2|
									cxar ili diris:Ne dum la festo, por ke ne estu tumulto de la popolo.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Marcos 14:3|
									Kaj dum li estis en Betania, en la domo de Simon, la leprulo, kiam li sidis cxe mangxo, venis virino, havanta alabastran vazon da pura narda sxmirajxo, tre multekosta; kaj rompinte la vazon, sxi surversxis lian kapon.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Marcos 14:4|
									Kaj iuj indignis inter si, dirante:Por kio farigxis cxi tiu malsxparo de la sxmirajxo?									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Marcos 14:5|
									CXar cxi tiun sxmirajxon oni povus vendi por pli ol tricent denaroj, kaj doni al malricxuloj. Kaj ili murmuris kontraux sxi.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Marcos 14:6|
									Kaj Jesuo diris:Lasu sxin; kial vi gxenas sxin? sxi faris bonan faron al mi.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Marcos 14:7|
									CXar la malricxulojn vi cxiam havas kun vi, kaj kiam ajn vi volas, vi povas bonfari al ili; sed min vi ne cxiam havas.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Marcos 14:8|
									Kion sxi povis, tion sxi faris; sxi antauxfaris la sxmiron de mia korpo por la entombigo.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Marcos 14:9|
									Vere mi diras al vi:Kie ajn estos predikata la evangelio en la tuta mondo, tio ankaux, kion sxi faris, estos priparolata, por memorajxo de sxi.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Marcos 14:10|
									Kaj Judas Iskariota, kiu estis unu el la dek du, foriris al la cxefpastroj, por transdoni lin al ili.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18