- 
			
				- 
									 Esperanto Esperanto
- 
									  
 - 
									
									1
									 
									 
									|Marcos 11:1|
									Kaj kiam ili alproksimigxis al Jerusalem, al Betfage kaj Betania, apud la monto Olivarba, li sendis du el siaj discxiploj,									
     
 - 
									
									2
									 
									 
									|Marcos 11:2|
									kaj diris al ili:Iru en la vilagxon, kiu estas kontraux vi, kaj enirinte gxin, vi tuj trovos azenidon alligitan, sur kiu ankoraux neniu iam sidis;  malligu kaj alkonduku gxin.									
     
 - 
									
									3
									 
									 
									|Marcos 11:3|
									Kaj se iu diros al vi:Kial vi faras tion? respondu:La Sinjoro bezonas gxin; kaj tuj li sendos gxin cxi tien.									
     
 - 
									
									4
									 
									 
									|Marcos 11:4|
									Kaj ili iris, kaj trovis azenidon alligitan apud pordo ekstere sur la strato; kaj ili malligis gxin.									
     
 - 
									
									5
									 
									 
									|Marcos 11:5|
									Kaj iuj apudstarantoj diris al ili:Kion vi faras, malligante la azenidon?									
     
 - 
									
									6
									 
									 
									|Marcos 11:6|
									Sed ili respondis al ili, kiel Jesuo diris; kaj ili lasis ilin.									
     
 - 
									
									7
									 
									 
									|Marcos 11:7|
									Kaj ili alkondukis la azenidon al Jesuo, kaj metis sur gxin siajn vestojn; kaj li sidis sur gxi.									
     
 - 
									
									8
									 
									 
									|Marcos 11:8|
									Kaj multaj sternis siajn vestojn sur la vojo, kaj aliaj sternis foliarojn, trancxinte ilin el la kampoj.									
     
 - 
									
									9
									 
									 
									|Marcos 11:9|
									Kaj kriis la antauxirantoj kaj la sekvantoj:Hosana! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo;									
     
 - 
									
									10
									 
									 
									|Marcos 11:10|
									Estu benata la venanta regno de nia patro David; Hosana en la supera alto!									
     
 
- 
									
- 
				- Sugerencias 
 

Haga clic para leer Juan 4-6