-
-
Esperanto
-
-
1
|Marcos 3:1|
Kaj denove li eniris en la sinagogon, kaj tie estis viro, havanta manon velkintan.
-
2
|Marcos 3:2|
Kaj oni observis lin, cxu en la sabato li lin sanigos, por ke ili povu lin akuzi.
-
3
|Marcos 3:3|
Kaj li diris al la viro, kiu havis la velkintan manon:Starigxu en la mezo.
-
4
|Marcos 3:4|
Kaj li diris al ili:CXu estas permesate bonfari en sabato, aux malbonfari? savi vivon, aux mortigi? Sed ili silentis.
-
5
|Marcos 3:5|
Kaj kiam kun kolero li cxirkauxrigardis ilin, cxagrenite pro la obstinigxo de ilia koro, li diris al la viro:Etendu vian manon. Kaj li etendis gxin, kaj lia mano resanigxis.
-
6
|Marcos 3:6|
Kaj la Fariseoj eliris, kaj tuj konsiligxis kun la Herodanoj kontraux li, kiamaniere lin pereigi.
-
7
|Marcos 3:7|
Kaj Jesuo kun siaj discxiploj foriris gxis la maro; kaj granda homamaso el Galileo sekvis lin. Kaj el Judujo
-
8
|Marcos 3:8|
kaj el Jerusalem kaj el Edom kaj el Transjordano kaj el cxirkaux Tiro kaj Cidon, grandnombra homamaso, auxdinte cxion, kion li faris, venis al li.
-
9
|Marcos 3:9|
Kaj li diris al siaj discxiploj, ke malgranda sxipeto estu je lia dispono, pro la homamaso, por ke oni ne premu lin;
-
10
|Marcos 3:10|
cxar multajn li jam sanigis, tiel ke cxiuj, kiuj havis malsanojn, premadis sur lin, por tusxi lin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 39-40