-
-
Esperanto
-
-
11
|Marcos 3:11|
Kaj malpuraj spiritoj, tuj kiam ili vidis lin, falis antaux li, kaj kriis, dirante:Vi estas la Filo de Dio.
-
12
|Marcos 3:12|
Kaj li severe admonis ilin, ke ili ne konatigu lin.
-
13
|Marcos 3:13|
Kaj li supreniris sur la monton, kaj alvokis tiujn, kiujn li mem volis; kaj ili venis al li.
-
14
|Marcos 3:14|
Kaj li elektis dek du, kiujn ankaux li nomis apostoloj, por ke ili estu kun li, kaj por ke li dissendu ilin por prediki,
-
15
|Marcos 3:15|
kaj por havi auxtoritaton elpeli demonojn:
-
16
|Marcos 3:16|
kaj Simonon li alnomis Petro;
-
17
|Marcos 3:17|
kaj Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, fraton de Jakobo, kaj tiujn li alnomis Boanerges, tio estas, Filoj de tondro;
-
18
|Marcos 3:18|
kaj Andreon kaj Filipon kaj Bartolomeon kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Tadeon, kaj Simonon, la Fervorulon,
-
19
|Marcos 3:19|
kaj Judason Iskariotan, kiu ankaux perfidis lin. Kaj li venis en domon.
-
20
|Marcos 3:20|
Kaj denove la homamaso kunvenis tiel, ke ili ne povis ecx mangxi panon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19