-
-
Esperanto
-
-
21
|Marcos 14:21|
La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! Se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li.
-
22
|Marcos 14:22|
Kaj dum ili mangxis, li prenis panon, kaj, beninte, dispecigis gxin kaj donis al ili, kaj diris:Prenu; cxi tio estas mia korpo.
-
23
|Marcos 14:23|
Kaj li prenis kalikon, kaj, doninte dankon, li donis al ili; kaj cxiuj trinkis el gxi.
-
24
|Marcos 14:24|
Kaj li diris al ili:CXi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elversxata por multaj.
-
25
|Marcos 14:25|
Vere mi diras al vi:Mi ne plu trinkos el la frukto de la vinberarbo, gxis tiu tago, kiam mi trinkos gxin novan en la regno de Dio.
-
26
|Marcos 14:26|
Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba.
-
27
|Marcos 14:27|
Kaj Jesuo diris al ili:Vi cxiuj ofendigxos; cxar estas skribite:Mi frapos la pasxtiston, kaj la sxafoj diskuros.
-
28
|Marcos 14:28|
Tamen post mia relevigxo, mi iros antaux vi en Galileon.
-
29
|Marcos 14:29|
Sed Petro diris al li:Ecx se cxiuj ofendigxos, tamen ne mi.
-
30
|Marcos 14:30|
Kaj Jesuo diris al li:Vere mi diras al vi, ke hodiaux en cxi tiu nokto, antaux ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5