-
-
Esperanto
-
-
41
|Marcos 14:41|
Kaj li venis la trian fojon, kaj diris al ili:Dormu nun kaj ripozu; suficxas; venis la horo; jen la Filo de homo estas perfidata en la manojn de pekuloj.
-
42
|Marcos 14:42|
Levigxu, ni iru; jen mia perfidanto alproksimigxas.
-
43
|Marcos 14:43|
Kaj tuj, dum li ankoraux parolis, venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la cxefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliagxuloj.
-
44
|Marcos 14:44|
Kaj lia perfidanto jam antauxe arangxis kun ili signon, dirante:Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu kaj forkonduku lin garde.
-
45
|Marcos 14:45|
Kaj veninte, li tuj iris al li, kaj diris:Rabeno; kaj kisis lin.
-
46
|Marcos 14:46|
Kaj ili metis la manojn sur lin kaj arestis lin.
-
47
|Marcos 14:47|
Sed unu el tiuj, kiuj staris apude, eltiris la glavon kaj frapis la sklavon de la cxefpastro, kaj detrancxis al li la orelon.
-
48
|Marcos 14:48|
Kaj Jesuo responde diris al ili:CXu vi elvenis, kvazaux kontraux rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min?
-
49
|Marcos 14:49|
CXiutage mi estis inter vi en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min; tamen, ke plenumigxu la Skriboj.
-
50
|Marcos 14:50|
Kaj cxiuj forlasis lin kaj forkuris.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5