-
-
Esperanto
-
-
21
|Marcos 8:21|
Kaj li diris al ili:CXu vi ankoraux ne komprenas?
-
22
|Marcos 8:22|
Kaj ili alvenis al Betsaida. Kaj oni alkondukis al li blindulon, kaj petegis, ke li tusxu lin.
-
23
|Marcos 8:23|
Kaj preninte la manon de la blindulo, li elkondukis lin ekster la vilagxon; kaj kracxinte sur liajn okulojn, kaj surmetinte la manojn sur lin, li demandis lin:CXu vi vidas ion?
-
24
|Marcos 8:24|
Kaj li ekrigardis, kaj diris:Mi vidas homojn, cxar mi vidas kvazaux arbojn irantajn.
-
25
|Marcos 8:25|
Tiam denove li metis la manojn sur liajn okulojn; kaj li fikse rigardis, kaj resanigxis, kaj vidis cxion klare.
-
26
|Marcos 8:26|
Kaj li forsendis lin al lia domo, dirante:Nepre ne eniru en la vilagxon.
-
27
|Marcos 8:27|
Kaj eliris Jesuo kaj liaj discxiploj en la vilagxojn de Cezarea Filipi; kaj sur la vojo li demandis siajn discxiplojn, dirante al ili:Kiu, diras la homoj, ke mi estas?
-
28
|Marcos 8:28|
Kaj ili respondis al li:Johano, la Baptisto; laux aliaj:Elija; kaj laux aliaj:Unu el la profetoj.
-
29
|Marcos 8:29|
Kaj li demandis ilin:Sed vi-kiu vi diras, ke mi estas? Petro responde diris al li:Vi estas la Kristo.
-
30
|Marcos 8:30|
Kaj li admonis ilin, ke ili diru al neniu pri li.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5