-
-
Esperanto
-
-
11
|Marcos 6:11|
Kaj se ie ajn oni vin ne akceptos, nek vin auxskultos, tiam el tie forirante, deskuu la polvon, kiu estas sub viaj piedoj, por atesto al ili.
-
12
|Marcos 6:12|
Kaj foririnte, ili predikis, ke oni pentu.
-
13
|Marcos 6:13|
Kaj ili elpeladis multajn demonojn, kaj sxmiradis per oleo multajn malsanulojn kaj ilin sanigadis.
-
14
|Marcos 6:14|
Kaj la regxo Herodo auxdis pri tio, cxar lia nomo jam konatigxis; kaj li diris:Johano, la Baptisto, levigxis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencajxoj energias en li.
-
15
|Marcos 6:15|
Sed aliaj diris:Tiu estas Elija. Kaj aliaj diris:Tiu estas profeto, kvazaux unu el la profetoj.
-
16
|Marcos 6:16|
Sed, tion auxdinte, Herodo diris:Johano, kiun mi senkapigis, levigxis.
-
17
|Marcos 6:17|
CXar Herodo mem jam sendis, kaj arestis Johanon, kaj ligis lin en malliberejo pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo, cxar li estis edzigxinta kun sxi.
-
18
|Marcos 6:18|
CXar Johano diris al Herodo:Ne decas, ke vi havu la edzinon de via frato.
-
19
|Marcos 6:19|
Kaj Herodias klopodis kontraux li, kaj deziris mortigi lin, kaj ne povis;
-
20
|Marcos 6:20|
cxar Herodo timis Johanon, sciante, ke li estas viro justa kaj sankta, kaj nepre gardis lin. Kaj auxskultante lin, li embarasigxis, kaj auxskultis lin volonte.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 29-31