-
-
Esperanto
-
-
31
|Marcos 6:31|
Kaj li diris al ili:Venu mem aparte en dezertan lokon, kaj iom ripozu. CXar estis multaj venantaj kaj irantaj, kaj ili ne havis oportunon ecx por mangxi.
-
32
|Marcos 6:32|
Kaj ili foriris en la sxipeto al dezerta loko aparte.
-
33
|Marcos 6:33|
Kaj oni vidis ilin forirantajn, kaj multaj rekonis ilin, kaj piede oni kuris tien el cxiuj urboj kaj antauxvenis ilin.
-
34
|Marcos 6:34|
Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortusxigxis pri ili, cxar ili estis kiel sxafoj ne havantaj pasxtiston; kaj li komencis instrui al ili multon.
-
35
|Marcos 6:35|
Kaj kiam la horo jam estis malfrua, liaj discxiploj venis al li, kaj diris:La loko estas dezerta, kaj la horo estas jam malfrua;
-
36
|Marcos 6:36|
forsendu ilin, por ke ili iru en la cxirkauxajn kampojn kaj vilagxojn kaj acxetu por si mangxajxon.
-
37
|Marcos 6:37|
Sed li responde diris al ili:Vi donu al ili mangxi. Kaj ili diris al li:CXu ni iru kaj acxetu panojn por ducent denaroj, kaj donu al ili mangxi?
-
38
|Marcos 6:38|
Kaj li diris al ili:Kiom da panoj vi havas? iru, por vidi. Kaj sciigxinte, ili diris:Kvin, kaj du fisxojn.
-
39
|Marcos 6:39|
Kaj li ordonis al ili, ke cxiuj sidigxu lauxgrupe sur la verda herbo.
-
40
|Marcos 6:40|
Kaj ili sidigxis en aroj, centope kaj kvindekope.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 29-31