-
-
Esperanto
-
-
11
|Marcos 13:11|
Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antauxzorgu, kion vi parolos; sed kio ajn estos donita al vi en tiu horo, tion parolu; cxar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito.
-
12
|Marcos 13:12|
Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj levigxos gefiloj kontraux gepatroj kaj mortigos ilin.
-
13
|Marcos 13:13|
Kaj vi estos malamataj de cxiuj pro mia nomo; sed kiu persistos gxis la fino, tiu estos savita.
-
14
|Marcos 13:14|
Sed kiam vi vidos la abomenindajxon de dezerteco starantan tie, kie ne decas (la leganto komprenu), tiam kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj;
-
15
|Marcos 13:15|
kaj kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, nek eniru, por preni ion el sia domo;
-
16
|Marcos 13:16|
kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon.
-
17
|Marcos 13:17|
Sed ve al la gravedulinoj kaj al la sucxigantinoj en tiuj tagoj!
-
18
|Marcos 13:18|
Kaj pregxu, ke tio ne okazu en vintro.
-
19
|Marcos 13:19|
CXar tiuj tagoj estos tagoj de aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la kreo, kiun Dio kreis, gxis nun, kaj neniam estos.
-
20
|Marcos 13:20|
Kaj se la Eternulo ne malplilongigus la tagojn, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj, kiujn Li elektis, Li malplilongigis la tagojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3