-
-
Esperanto
-
-
21
|Marcos 12:21|
kaj la dua prenis sxin, kaj mortis, ne lasinte idaron; kaj la tria same;
-
22
|Marcos 12:22|
kaj la sep ne lasis idaron. Laste post cxiuj la virino ankaux mortis.
-
23
|Marcos 12:23|
En la relevigxo, por kiu el ili sxi estos edzino? cxar cxiuj sep havis sxin kiel edzinon.
-
24
|Marcos 12:24|
Kaj Jesuo diris al ili:CXu vi ne eraras pro tio, ke vi ne scias la Skribojn, nek la potencon de Dio?
-
25
|Marcos 12:25|
CXar kiam oni levigxos el la mortintoj, oni nek edzigxas nek edzinigxas, sed estas kiel angxeloj en la cxielo.
-
26
|Marcos 12:26|
Sed pri la mortintoj, ke ili relevigxas, cxu vi ne legis en la libro de Moseo cxe la arbetajxo, kiel Dio parolis al li, dirante:Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob?
-
27
|Marcos 12:27|
Li estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj:vi multe eraras.
-
28
|Marcos 12:28|
Kaj unu el la skribistoj alvenis kaj auxskultis la diskutadon, kaj rimarkis, ke li lerte respondas al ili; kaj tiu demandis lin:Kiu ordono estas la unua el cxiuj?
-
29
|Marcos 12:29|
Kaj Jesuo respondis:La unua estas:Auxskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu;
-
30
|Marcos 12:30|
kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso kaj per via tuta forto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5