-
-
Esperanto
-
-
11
|Marcos 2:11|
Mi diras al vi:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.
-
12
|Marcos 2:12|
Kaj li levigxis, kaj tuj prenis la liton, kaj eliris antaux cxiuj, tiel ke cxiuj miregis, kaj gloris Dion, dirante:Neniam ni vidis ion tian.
-
13
|Marcos 2:13|
Kaj denove li eliris al la marbordo, kaj la tuta homamaso venis al li, kaj li instruis ilin.
-
14
|Marcos 2:14|
Kaj preterpasante, li vidis Levin, filon de Alfeo, sidantan cxe la impostejo, kaj li diris al li:Sekvu min. Kaj li starigxis, kaj sekvis lin.
-
15
|Marcos 2:15|
Kaj li sidis cxe mangxo en lia domo, kaj multaj impostistoj kaj pekuloj kunsidis kun Jesuo kaj liaj discxiploj; cxar ili estis multaj, kaj ili sekvis lin.
-
16
|Marcos 2:16|
Kaj la skribistoj kaj la Fariseoj, vidante, ke li mangxas kun la pekuloj kaj la impostistoj, diris al liaj discxiploj:Li mangxas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj.
-
17
|Marcos 2:17|
Kaj auxdinte tion, Jesuo diris al ili:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj:mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.
-
18
|Marcos 2:18|
Kaj la discxiploj de Johano kaj la Fariseoj estis fastantaj, kaj oni venis, kaj diris al li:Kial fastas la discxiploj de Johano kaj de la Fariseoj, sed viaj ne fastas?
-
19
|Marcos 2:19|
Kaj Jesuo diris al ili:CXu la filoj de la edzigxejo povas fasti, dum la fiancxo estas kun ili? Tiel longe, kiel ili havas kun si la fiancxon, ili ne povas fasti.
-
20
|Marcos 2:20|
Sed venos tagoj, kiam la fiancxo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos en tiuj tagoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5