-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Mateo 17:21|
Sed cxi tiu speco ne eliras, krom per pregxado kaj fastado.
-
22
|Mateo 17:22|
Kaj kiam ili kolektigxis en Galileo, Jesuo diris al ili:La Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj;
-
23
|Mateo 17:23|
kaj ili mortigos lin, kaj la trian tagon li levigxos. Kaj ili tre malgxojis.
-
24
|Mateo 17:24|
Kaj kiam ili venis en Kapernaumon, venis al Petro la ricevistoj de la du drahxmoj, kaj diris:CXu via majstro pagas la du drahxmojn?
-
25
|Mateo 17:25|
Li respondis:Jes. Kaj kiam li venis en la domon, Jesuo unue parolis al li, dirante:Kiel sxajnas al vi, Simon? de kiuj prenas la regxoj de la tero imposton aux tributon? de siaj filoj aux de la fremduloj?
-
26
|Mateo 17:26|
Kaj kiam li diris:De la fremduloj; Jesuo diris:Sekve la filoj estas liberaj.
-
27
|Mateo 17:27|
Sed, por ke ni ne ofendu ilin, iru al la maro kaj jxetu hoketon, kaj prenu la fisxon unue venintan, kaj malferminte gxian busxon, vi trovos stateron. Prenu gxin, kaj donu al ili por mi kaj vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16