-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Mateo 2:1|
Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Lehxem de Judujo en la tempo de la regxo Herodo, jen sagxuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante:
-
2
|Mateo 2:2|
Kie estas tiu, kiu estas naskita Regxo de la Judoj? cxar ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorklinigxi al li.
-
3
|Mateo 2:3|
Kaj kiam la regxo Herodo tion auxdis, li maltrankviligxis, kaj la tuta Jerusalem kun li.
-
4
|Mateo 2:4|
Kaj kunveniginte cxiujn cxefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskigxi.
-
5
|Mateo 2:5|
Kaj ili diris al li:En Bet-Lehxem de Judujo, cxar per la profeto estas skribite jene:
-
6
|Mateo 2:6|
Kaj vi, ho Bet-Lehxem, lando de Judujo, Neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo; CXar el vi venos reganto, Kiu pasxtos Mian popolon Izrael.
-
7
|Mateo 2:7|
Tiam Herodo sekrete venigis la sagxulojn, kaj precize sciigxis de ili pri la tempo, kiam aperis la stelo.
-
8
|Mateo 2:8|
Kaj li sendis ilin al Bet-Lehxem, dirante:Iru kaj elsercxu zorge pri la knabeto; kaj kiam vi lin trovos, sciigu al mi, por ke mi ankaux venu kaj adorklinigxu al li.
-
9
|Mateo 2:9|
Kaj auxdinte la regxon, ili ekvojiris; kaj jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antauxiris ilin, gxis gxi venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto.
-
10
|Mateo 2:10|
Kaj vidante la stelon, ili gxojis kun tre granda gxojo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 1-4