-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Mateo 9:1|
Kaj enirinte en sxipeton, li transiris, kaj venis en sian propran urbon.
-
2
|Mateo 9:2|
Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kusxantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo:Kuragxu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj.
-
3
|Mateo 9:3|
Kaj jen iuj el la skribistoj diris en si:CXi tiu blasfemas.
-
4
|Mateo 9:4|
Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris:Kial vi pensas malbonon en viaj koroj?
-
5
|Mateo 9:5|
CXar kio estas pli facila, diri:Viaj pekoj estas pardonitaj; aux diri:Levigxu kaj piediru?
-
6
|Mateo 9:6|
Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-tiam li diris al la paralizulo:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.
-
7
|Mateo 9:7|
Kaj li levigxis, kaj iris al sia domo.
-
8
|Mateo 9:8|
Kaj vidinte tion, la homamasoj timis, kaj gloris Dion, kiu donis tian auxtoritaton al homoj.
-
9
|Mateo 9:9|
Kaj Jesuo, forpasante de tie, vidis viron nomatan Mateo, sidantan cxe la impostejo; kaj li diris al li:Sekvu min. Kaj li starigxis, kaj sekvis lin.
-
10
|Mateo 9:10|
Kaj dum li sidis cxe mangxo en la domo, jen multaj impostistoj kaj pekuloj venis kaj sidigxis tie kun Jesuo kaj liaj discxiploj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19