-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Mateo 9:11|
Kaj vidinte tion, la Fariseoj diris al liaj discxiploj:Kial via instruisto mangxas kun impostistoj kaj pekuloj?
-
12
|Mateo 9:12|
Kaj auxdinte tion, li diris:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj.
-
13
|Mateo 9:13|
Sed iru, kaj lernu, kion signifas cxi tio:Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; cxar mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.
-
14
|Mateo 9:14|
Tiam alvenis al li la discxiploj de Johano, dirante:Kial ni kaj la Fariseoj fastas ofte, sed viaj discxiploj ne fastas?
-
15
|Mateo 9:15|
Kaj Jesuo diris al ili:CXu la filoj de la edzigxejo povas malgxoji, dum la fiancxo estas kun ili? Sed venos tagoj, kiam la fiancxo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos.
-
16
|Mateo 9:16|
Kaj neniu alkudras flikajxon el nefulita drapo sur malnovan veston, cxar la plenigajxo forprenas de la vesto, kaj pli malbona sxirajxo farigxas.
-
17
|Mateo 9:17|
Ankaux oni ne enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la felsakoj krevos, kaj la vino elfluos, kaj la felsakoj detruigxos; sed oni enversxas novan vinon en novajn felsakojn, kaj ambaux konservigxas.
-
18
|Mateo 9:18|
Dum li tion parolis al ili, jen unu estro, alveninte, adorklinigxis al li, dirante:Mia filino jxus mortis; sed venu kaj metu vian manon sur sxin, kaj sxi vivos.
-
19
|Mateo 9:19|
Kaj Jesuo levigxis, kaj sekvis lin, kaj ankaux liaj discxiploj.
-
20
|Mateo 9:20|
Kaj jen virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, venis malantaux lin kaj tusxis la randon de lia mantelo;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 4-6