-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Mateo 9:21|
cxar sxi diris en si:Se mi nur tusxos lian mantelon, mi estos sanigita.
-
22
|Mateo 9:22|
Kaj Jesuo, sin turninte kaj vidinte sxin, diris:Kuragxu, filino; via fido vin savis. Kaj en tiu sama horo la virino resanigxis.
-
23
|Mateo 9:23|
Kaj Jesuo, veninte en la domon de la estro kaj vidinte la flutistojn kaj la homamason bruantajn,
-
24
|Mateo 9:24|
diris:Foriru; cxar la knabineto ne mortis, sed dormas. Kaj ili mokridis lin.
-
25
|Mateo 9:25|
Sed kiam la homamaso estis elpelita, li eniris, kaj prenis sxian manon; kaj la knabineto levigxis.
-
26
|Mateo 9:26|
Kaj disiris tiu famo en tiun tutan regionon.
-
27
|Mateo 9:27|
Kaj kiam Jesuo foriris de tie, du blinduloj sekvis lin, kriante kaj dirante:Kompatu nin, ho filo de David.
-
28
|Mateo 9:28|
Kaj kiam li venis en la domon, la blinduloj alvenis al li, kaj Jesuo diris al ili:CXu vi kredas, ke mi povas fari cxi tion? Ili diris al li:Jes, Sinjoro.
-
29
|Mateo 9:29|
Tiam li tusxis iliajn okulojn, dirante:Estu al vi laux via fido.
-
30
|Mateo 9:30|
Kaj iliaj okuloj malfermigxis. Kaj Jesuo severe ordonis al ili:Gardu vin, ke neniu tion sciu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19