-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Mateo 10:1|
Kaj li alvokis al si la dek du discxiplojn, kaj donis al ili auxtoritaton super malpuraj spiritoj, por elpeli ilin, kaj por sanigi cxian malsanon kaj cxian malfortajxon.
-
2
|Mateo 10:2|
Kaj la nomoj de la dek du apostoloj estas jenaj:la unua, Simon, kiu estis nomata Petro, kaj lia frato Andreo, Jakobo, filo de Zebedeo, kaj lia frato Johano,
-
3
|Mateo 10:3|
Filipo kaj Bartolomeo, Tomaso, kaj Mateo, impostisto, Jakobo, filo de Alfeo, kaj Tadeo,
-
4
|Mateo 10:4|
Simon, la Fervorulo, kaj Judas Iskariota, kiu ankaux perfidis lin.
-
5
|Mateo 10:5|
CXi tiujn dek du Jesuo forsendis, kaj ordonis al ili, dirante: Ne iru sur vojon de nacianoj, kaj ne eniru en urbon de Samarianoj;
-
6
|Mateo 10:6|
sed iru prefere al la perditaj sxafoj de la domo de Izrael.
-
7
|Mateo 10:7|
Kaj dum vi iros, prediku, dirante:La regno de la cxielo alproksimigxis.
-
8
|Mateo 10:8|
Malsanulojn sanigu, mortintojn levu, leprulojn purigu, demonojn elpelu:donace vi ricevis, donace donu.
-
9
|Mateo 10:9|
Ne provizu oron nek argxenton nek kupron en viajn zonojn,
-
10
|Mateo 10:10|
nek saketon por vojagxo, nek du tunikojn, nek sxuojn, nek bastonon; cxar la laboranto meritas sian nutrajxon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 39-40