-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Mateo 10:11|
Kaj en iu ajn urbo aux vilagxo, en kiun vi eniros, demandu, kiu tie estas inda; kaj logxu tie, gxis vi foriros.
-
12
|Mateo 10:12|
Kaj venante en la domon, salutu gxin.
-
13
|Mateo 10:13|
Kaj se la domo estas inda, via paco venu sur gxin; sed se gxi ne estas inda, via paco revenu al vi.
-
14
|Mateo 10:14|
Kaj se iu ne akceptos vin, nek auxskultos viajn vortojn, tiam forirante el tiu domo aux tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj.
-
15
|Mateo 10:15|
Vere mi diras al vi:Pli elporteble estos por la lando de Sodom kaj Gomora en la tago de jugxado, ol por tiu urbo.
-
16
|Mateo 10:16|
Jen mi forsendas vin kiel sxafojn meze de lupoj; estu do prudentaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel kolomboj.
-
17
|Mateo 10:17|
Sed gardu vin kontraux la homoj; cxar ili transdonos vin al sinedrioj, kaj en siaj sinagogoj ili vin skurgxos;
-
18
|Mateo 10:18|
kaj antaux provincestrojn kaj regxojn vi estos kondukitaj pro mi, por atesto al ili kaj al la nacianoj.
-
19
|Mateo 10:19|
Sed kiam ili transdonos vin, ne zorgu, kiel aux kion vi parolos; cxar estos donita al vi en tiu horo tio, kion vi parolos.
-
20
|Mateo 10:20|
CXar parolas ne vi, sed la Spirito de via Patro parolas en vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3