-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Mateo 21:1|
Kaj kiam ili alproksimigxis al Jerusalem, kaj venis al Betfage, al la monto Olivarba, tiam Jesuo sendis du discxiplojn,
-
2
|Mateo 21:2|
dirante al ili:Iru en la vilagxon, kiu estas kontraux vi, kaj vi tuj trovos azeninon ligitan, kaj azenidon kun gxi. Ilin malligu kaj alkonduku al mi.
-
3
|Mateo 21:3|
Kaj se iu diros ion al vi, respondu:La Sinjoro bezonas ilin; kaj tuj li sendos ilin.
-
4
|Mateo 21:4|
Kaj cxi tio okazis, por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto, nome:
-
5
|Mateo 21:5|
Diru al la filino de Cion: Jen via Regxo iras al vi, Humila kaj rajdanta sur azeno, Kaj azenido, filo de sxargxobesto.
-
6
|Mateo 21:6|
Kaj la discxiploj iris, kaj faris, kiel Jesuo ordonis al ili,
-
7
|Mateo 21:7|
kaj alkondukis la azeninon kaj la azenidon, kaj surmetis sur ilin siajn vestojn; kaj li sidis sur tion.
-
8
|Mateo 21:8|
Kaj la pli granda parto de la homamaso sternis siajn vestojn sur la vojo; kaj aliaj detrancxis brancxojn de la arboj, kaj dismetis ilin sur la vojon.
-
9
|Mateo 21:9|
Kaj la homamaso, kiu iris antaux li, kaj kiu sekvis lin, kriis, dirante:Hosana al la Filo de David! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo; Hosana en la supera alto!
-
10
|Mateo 21:10|
Kaj li eniris en Jerusalemon, kaj la tuta urbo malkvietigxis, dirante:Kiu estas cxi tiu?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 1-4