-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Mateo 7:1|
Ne jugxu, por ke vi ne estu jugxataj.
-
2
|Mateo 7:2|
CXar per kia jugxo vi jugxos, per tia vi estos jugxitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi.
-
3
|Mateo 7:3|
Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo?
-
4
|Mateo 7:4|
Kiel vi diros al via frato:Lasu min eltiri la lignereton el via okulo; kaj jen la trabo en via propra okulo?
-
5
|Mateo 7:5|
Hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton el la okulo de via frato.
-
6
|Mateo 7:6|
Ne donu sanktajxon al la hundoj, nek jxetu viajn perlojn antaux la porkoj; por ke ili ne premu ilin sub la piedoj, nek poste, sin turninte, dissxiru vin.
-
7
|Mateo 7:7|
Petu, kaj estos donite al vi; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi;
-
8
|Mateo 7:8|
cxar cxiu petanto ricevas, kaj la sercxanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite.
-
9
|Mateo 7:9|
Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li sxtonon;
-
10
|Mateo 7:10|
aux se li petos fisxon, donos al li serpenton?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 1-4