-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Mateo 4:1|
Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo.
-
2
|Mateo 4:2|
Kaj fastinte kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, li poste malsatis.
-
3
|Mateo 4:3|
Kaj la tentanto venis, kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj sxtonoj farigxu panoj.
-
4
|Mateo 4:4|
Sed responde li diris:Estas skribite:Ne per la pano sole vivas homo, sed per cxiu vorto, kiu eliras el la busxo de Dio.
-
5
|Mateo 4:5|
Poste la diablo portis lin en la sanktan urbon, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo,
-
6
|Mateo 4:6|
kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, jxetu vin malsupren, cxar estas skribite: Al Siaj angxeloj Li ordonos pri vi, Kaj sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.
-
7
|Mateo 4:7|
Jesuo diris al li:Ankaux estas skribite:Ne provu la Eternulon, vian Dion.
-
8
|Mateo 4:8|
Denove la diablo portis lin al monto tre alta, kaj montris al li cxiujn regnojn de la mondo kaj ilian gloron,
-
9
|Mateo 4:9|
kaj diris al li:CXion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj adorklinigxos al mi.
-
10
|Mateo 4:10|
Tiam Jesuo diris al li:Foriru, Satano! cxar estas skribite:Al la Eternulo, via Dio, vi adorklinigxu, kaj al Li sola vi servu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 1-4