-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Mateo 16:1|
Kaj alvenis la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj por provi lin postulis, ke li montru al ili signon el la cxielo.
-
2
|Mateo 16:2|
Kaj responde li diris al ili:Kiam vesperigxas, vi diras:Estos bona vetero, cxar la cxielo rugxigxas;
-
3
|Mateo 16:3|
kaj frumatene:Estos hodiaux malbona vetero, cxar la cxielo rugxigxas kolere. La vizagxon de la cxielo vi povas jugxi, sed la signojn de la tempo vi ne povas.
-
4
|Mateo 16:4|
Generacio malbona kaj adultema sercxas signon; kaj signo ne estos donita al gxi, krom la signo de Jona. Kaj lasinte ilin, li foriris.
-
5
|Mateo 16:5|
Kaj la discxiploj, transirinte al la alia bordo, forgesis preni panojn.
-
6
|Mateo 16:6|
Sed Jesuo diris al ili:Zorgu, kaj gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj kaj Sadukeoj.
-
7
|Mateo 16:7|
Kaj ili diskutis inter si, dirante:CXar ni ne prenis panojn.
-
8
|Mateo 16:8|
Sed Jesuo, eksciante tion, diris:Kial vi diskutas inter vi, ho malgrandfiduloj, pro tio, ke vi ne prenis panojn?
-
9
|Mateo 16:9|
CXu vi ankoraux ne konscias, nek memoras la kvin panojn de la kvin mil, kaj kiom da korboj vi kolektis?
-
10
|Mateo 16:10|
Nek la sep panojn de la kvar mil, kaj kiom da korbegoj vi kolektis?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16