-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Mateo 16:11|
Kial vi ne komprenas, ke ne pri panoj mi diris al vi:Gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj kaj Sadukeoj?
-
12
|Mateo 16:12|
Tiam ili ekkomprenis, ke li admonis ilin sin gardi ne kontraux la fermentajxo de panoj, sed kontraux la instruado de la Fariseoj kaj Sadukeoj.
-
13
|Mateo 16:13|
Kaj Jesuo, veninte en la regionojn de Cezarea Filipi, demandis siajn discxiplojn, dirante:Kiu, diras la homoj, ke mi, la Filo de homo, estas?
-
14
|Mateo 16:14|
Kaj ili diris:Laux iuj:Johano, la Baptisto; laux aliaj:Elija; kaj laux aliaj:Jeremia, aux unu el la profetoj.
-
15
|Mateo 16:15|
Li diris al ili:Sed vi, kiu vi diras, ke mi estas?
-
16
|Mateo 16:16|
Kaj responde Simon Petro diris:Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio.
-
17
|Mateo 16:17|
Kaj Jesuo responde diris al li:Felicxa vi estas, Simon Bar-Jona; cxar ne karno kaj sango tion malkasxis al vi, sed mia Patro, kiu estas en la cxielo.
-
18
|Mateo 16:18|
Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur cxi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos gxin.
-
19
|Mateo 16:19|
Mi donos al vi la sxlosilojn de la regno de la cxielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la cxielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la cxielo.
-
20
|Mateo 16:20|
Tiam li admonis la discxiplojn, ke ili diru al neniu, ke li estas la Kristo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Samuel 17-19